Oblikvaj rigardoj

Ni volas per tiu retloglibro, sendi al esperantistaro kelkajn notojn pri nia mondo.

Nom :
Lieu : France

Mi estas filozofo au filozofisto (doktoro)kay mi naskijis en Francio antau 50 yaroy.

2/18/2006

Oblikvaj rigardoj

Filozofiaj notoj pri nia tempo

de Maks Nadal

1.

La aŭstria verkisto Robert Musil, per la voĉo de sia heroo, Ulrik, kiu « ne estas libera je antaŭjuĝoj » verkis tiun tekston pri la filozofio de sia tempo, eltiritan de sia fama romano La Homo senkvalita : « La filozofoj estas violentaj viroj kiuj, pro manko de dispona armeo por ili, submetas la mondon al fermita sistemo. Eble, estas kial naskiĝas en la epokoj de tiranismo famajn filozofiajn figurojn kiam, dum la epokoj de demokratismo kaj de progresema civilizacio ne sukcesas produkti konvinkan filozofon…»

2.

La filozofio de nia tempo kaj de aliaj epokoj ŝanĝiĝas en novaj pensadoj nur kiam la Imperioj kiuj evidente superas ĝin, ekmalfortiĝas. Evidente, filozofoj en la plena gloro de ĉiuj potencoj subtenas la naciajn Imperiojn pensante ke ĝi povas konsekvence, atingi la universalecon. Al tiu rimarko aŭ demando, ni povas noti tiun-ĉi: ekzemple : ĉu ni povas diri ke Parizo estas nun nur loko kie trapasas ideojn kiel spektakloj kaj ke ĉiuj palavroj, skribaĵoj kaj verkaĵoj el ties elito vane moraladmonas pro manko de fortaj pensasistemoj ; do, ĉu la intelektuaro de Imperioj nepre bezonas perfortojn kaj amastombejojn por pensigi ?

3.

Unu el miaj amikoj skribis kaj sendis al mi tiun tekston titolitan La Suspekto : « Kebekiano[1] de franca deveno ekde multaj jarcentoj (preskaŭ kvar jarcentoj en Ameriko), mia familio kaj mi naskiĝis, lernis, instruis, studadis, verkidis, publikigis, amis en tiu lingvo kaj kiel ĉiuj minoritatoj ni rigardigas ĝin kiel nia propra karno kaj animo. Mi konstatis kiam mi enmigris en Francio antaŭ kelkaj jaroj ke mi ne partoprenis samajn mitojn kaj ideojn pri nia lingvo ĉar laŭ la franculoj, mi ne neniam estos el illi, bedaŭrinde. Tiel, loĝi, vivi kaj spiri en tiu belega lando (Francio) kaj diri vian alligitecon al ĝia popolo kaj kulturo ne sufiĉas por enradikiĝas en tiu lando; necesas alpasi al la franca lernejo kaj konsekvence pensi kiel franculo en la reguloj kaj en la starigitaj konvencioj; do, sciiendas ke tutaj verkaĵoj, parolaĵoj estos aŭdiotaj, legotaj kaj taksotaj aliamaniere pro aliaj akcentoj, ritmoj, vortoj se vi ne volas aŭ povas ŝanĝi vian pensmanieron. Se vi estas geniulo, oni pardonos al vi viajn strangecojn kaj aliajn ekzotikecojn; tiukaze, vi povos paroli kaj verki sensuspekte. Veras ke la franca popolo akceptas strangulojn donaceme kaj kun malfermata vidpunkto, sed la elito ĉiam suspektos. »

4.

Laŭ kelkaj pensuloj, la lingvo estas nur ilo kiel komputilo aŭ aliaj rimedoj por komuniki penseojn, sentojn, impresojn ; do, laŭ ili, la lingvo ne estas plu la spaco aŭ loko en el kiu, ni povas ŝanĝi nian mondon kaj transformi niajn pensmanierojn . Plie, estas ili mem kiuj diras ke la angla lingvo anstataŭigos la latinan kaj ĉiuj naciaj lingvoj kiel la franca, hispana, germana, rusa kiel universala ilo de komunikado kaj de penseo. Notindas ke iu franca elito, antaŭ kelkaj jardekoj estis konvikita de la supereco de ilia idiomo (ne la franca lingvo kiel uzita rimedo de plej 150 milionoj de parolantoj, sed la streĉita idiomo de la pariza regiono) . Do, ĉu ni povas konkludi ke nur la potenco gajnita per la perforto kaj la produksistemo kreadas la universalecon ?

5.

Estas iluzio kredi ke el lingva hegemonio, ekestas kaj disvolvas novan penseon aŭ superajn sciidojn.

6.

Post la informo pri la naskiĝo de Evo la alnomata « kloniga infano » en januaro 2003[2], la ĉiopovaĉa iluzio de la homo revenis kiel malnova ombro. Dum tiu evento, kelkaj radikalfeministaj ideologinoj el usono kaj alie aplaŭdis tian okazaĵon de libereco…sed la hato kontraŭ ĉiuj viroj ŝprucis sub la formo de unu « gejnina eŭgenikismo ».

7.

Kiel laborejo, La Gazeto ekde kelkaj jaroj proponas diversajn solvojn pri la problemo (laŭ ĝi) de unu nova help-afabeto t.e. pro la problemo de supersignoj. Tra tiuj multaj projektoj miraĝigas esperon de plialta internacieco kaj universaleco de nia lingvo kaj kulturo : aliadire, pro tiuj ĉapelitoj, nia internacia lingvo kiel kultura fenomeno ne povas sekvi alian vojon nur unu lenta finiĝo ĉar ni enfermas nin en ia tribala enŝlosileco. Bedaŭrinde, derivus tiuj debatoj kies certaj elementoj brilas, al la senelirejo de la nordamerika feminismo kiu fantasme kaj ideologie ŝanĝas lingvojn mekanike : ekz/ chairman por chairperson (angle), auteur por auteure (france) senpensante ke la kerno de lingvoj funkcias aliamaniere.

8.

Okulfrapas en tiu milita epoko kaj eŭropa divido pri la mondpaco ke ĉiuj mitoj kiuj konstruis ŝtatojn dissplitiĝas kiam la okcidentaj landoj arogantigas kiam ili imponas iliajn etikojn kaj la homajn rajtojn. Plie, necesas vidi kiel ĉiuj landoj de Eŭropo respektas ĝian parolon vidalvide strangoluj kaj malfortuloj. Vortoj ne sufiĉas !

9.

La franca filozofo Michel Serres verkis tiun-ĉi, en tiu nova libro L’Incandescent [3] : « Ĉu la tuta malo en nia mondo eldevenas el la apartenadeco ? Mi pensemas pri tiu ideo. Ĝi vagas en tiuj limoj, enfermo kaj difino, rezultas el komparoj kaj rivaladoj kiujn illi instigas... » Tiu belega pensado bonkonsciigas nin sed eblas aliaj realoj : ĉiuj enmigrantoj kaj stranguloj sciipovas ke limoj, malgraŭ la bonvolo kaj forteco de ĉiuj, ne estas transpaŝeblaj; ĉiam, la leĝo dividas malriĉulojn kaj riĉulojn.

Banalaĵo estas tiu informo: el la franca gazeto Libération (la 13-an de marto 2003) titolis: Francio protektas la eks-prezidenton de Daewoo; ll ŝuldas al politikaj helpuloj, sian civitanecon. Notas ke la feliĉa gajnulo defraŭdis 2 miliardojn de dolaroj…kaj ni povas konkludi…

10.

Memore al ĉiuj viktimoj de la « iraka milito » aŭ, laŭ la usona Ordono, la « IIa Milito de la Golfo » : ĵaŭdo, la 20-an de marto 2003.

Remarkindas ke pactempo en la mallonga historio de la homaro estas raraĵo kaj, fakte kial la homaro aŭ ties elito delonge kredadas ŝanĝi nian mondon per la milita perforto ? Kelkaj filozofoj asertas ke eldevenas la mortfalecon de la homo. Ĉiam oferbucigadas la popoloj inter militistoj kaj diktatoroj.

11.

« La feliĉon ni alportas ; kial tiu abomeno, kaj tiu hato ? » Tiu sentenco estas eterna ekde la homaro militadas. Ĉie-tie parolis usona serĝento ; hieraŭ, estis unu romana centestro, turka satrapo, brita generalo, franca adjudanto ; morgaŭ, ni ne scias sed la politikistoj, la militestroj de iaj landoj, imperioj aŭ armeoj kredos ke iliaj civiliziacioj ĉiam superigos. Ad nauseam, niaj posteuloj auskultos el homoj de ia imperia armeo aŭ registaro kiuj skandos tiun sentencon kiel mantroj. Kion faros niaj idoj ?

12.

« Ĉu unu filozofio valorus horojn de peno se ĝi ne malfermus al espero de kolektivo kiu ne murdigas parton de ĝi mem. »[4]

13.

El « faŭkoj » naskiĝas vulturojn kiuj tenante iliajn predojn, atendas Gloron ; ni eltrovos en iliaj kavernoj nur sango kaj kriadoj, neniam libereco.

14.

Ne forgesu ke la homaro kredadas, ĉiam senmemore, en la forteco de ĉiuj regantoj sed ni scias ke la ŝtatoj ne havas amikojn sed nur profitamo.

Ne forgesu la infaman brutalecon de ĉiuj Imperioj kiel Romo kontraŭ barbaroj, Britio kontraŭ Irlando, Hindio ktp, Francio kontraŭ Hindoĉinio, Alĝerio, ktp, Ĉinio kontraŭ Vjetnamo, Tibeto ktp, Japanio kontraŭ Koreio, la hitlera Germanio kontraŭ tuta Eŭropo, Sovjetunio sub Stalino kontraŭ enlandaj popoloj, ktp, la eterna malbono de fortuloj kontraŭ la malfortuloj kaj fine, Usono kiel Mastron de la Leĝo donacos al nia Mundo la komprenpovon kaj sagecon de la GI[5] .

Ne forgesu la venontajn…

15.

La malnovaj Imperioj kiuj ekfiniĝis, ĉiam speguliĝis en la glorbildo de la Nova Imperio ; tiel, la ekkadukiĝo iluziigas kiel birdoj sur la spegulo de lago.

16.

Antaŭ kelkaj jaroj, ni verkis tiun tekston, publikigitan en Literatura Foiro[6]; sed post kelkaj relegadoj kaj dank’al la debatoj en la Gazeto, ni opiniis aliamaniere kaj reekzamenis kelkajn faktojn pri la Nova Help-Alfabeto[7]. Multaj faktoj pledas favore al tiu simpla kaj “pli-natura”ilo kiam ni ne povas presigi nian lingvon (kelkfoje en la reto). Due, okulfrapas ke ni konstante forgesas nian historion: en 1904, du famaj esperantistoj el Kebekio, Albert Saint-Martin kaj Pierre Beauchemin, proponis al la esperantistaro kaj al Zamenhof mem, diversajn solvojn por presigi La Lumo-n (la gazeto de la kanada movado)[8] Fine, neniam ni ne devas intermiksiĝi la utilecon de tiu ilo (la NHA) kaj la koncepto de universaleco de unu lingvo kiu estas alia problemo. Ne ni forgesu ke iuj elektas unue la prestiĝon de unu lingvo kiel simbolo de potenco anstataŭ la utileco de komunikilo kiel la internacia lingvo. Jen, tiu teksto : Kiel laborejo, La Gazeto ekde kelkaj jaroj proponas diversajn solvojn pri la problemo (laŭ ĝi) de unu nova help-afabeto t.e. pro la problemo de supersignoj. Tra tiuj multaj projektoj miraĝigas esperon de plialta internacieco kaj universaleco de nia lingvo kaj kulturo : aliadire, pro tiuj ĉapelitoj, nia internacia lingvo kiel kultura fenomeno ne povas sekvi alian vojon nur unu lenta finiĝo ĉar ni enfermas nin en ia tribala enŝlosileco. Bedaŭrinde, derivus tiuj debatoj kies certaj elementoj brilas, al la senelirejo de la nordamerika feminismo kiu fantasme kaj ideologie ŝanĝas lingvojn mekanike : ekz/ chairman por chairperson (angle), auteur por auteure (france) senpensante ke la kerno de lingvoj funkcias laŭ aliaj logikoj.

17.

Breyten Breytenbach, sudafrika verkisto diris tion ĉi en la franca taggazeto Libération: « Entenas ĉiu lingvo emocian enhavon entute malsaman. Ekzemple, mi ne povus priparoli iujn filozofiajn aŭ ekzistadajn temojn alie krom franca. Aroganta estus, se mi devus angle fari tion. La angla lingvo ne havas multajn kromsignifojn aŭ teksanranĝo, kvankam ekde kelkaj jaroj, ekde mi ofte aliras Usonon, la parolmaniero de usonanoj fascinas min. En Inglatero, subtile, la anglanoj sentigas al vi, ke vi estas koloniito kaj aliloken vi elvenis ; dum en Usono, estas parolata angla lingvo kiel mozaiko.» Eblas vivi saman sperton kiam sub la plumo de kelkaj francaj verkistoj impresas ke la franca estas jam morta lingvo : kiel B.B., la franclingvanoj ofte spertadas tiun malestimon ĉar franculoj rigardas la francan lingvon kiel ilia posedaĵo ĉirkaŭiata per baraĵoj ; tiu pensmaniero estas la signo de ekfiniĝo laŭ kelkaj historiistoj.

18.

Banala krizo en la Republiko de leteroj…francaj kaj usonaj…La usona verkisto kaj humuristo Garrison Keilor (n. 1942) kiu rezencigas en la New-York Times Sunday book Review (unu el la famaj Novjorkaj revuoj de literaturo) ne timis verki tiun « gravan » frazon pri la lasta libro de la franca « filozofo » Bernard-Henri Lévy , American Vertigo[9] (« Usona Vertiĝo ») : « Ĉiam kaj kiel kutime kun francaj verkistoj, Lévy estas pri faktoj malkontentigita, kaj « longa » pri konkludoj. »[10]. Evidente, el Parizo venis akraj reagoj pri tiuj « malnobligaj vortoj » de tiu « provincaĉa » usona verkisto. Evidente estas provokaĵo kiu celen trafis…Bedaŭrinde por ili, opiniis kelkaj francaj intelektuloj ke Lévy kaj siaj pluraj disĉiploj « sofistigis »[11] kiel Garrison difinis ĝin tra la libro de la fama « moralisto ». Eble kaj senintence, la usona recenzisto elvokis la anktivan demandon kiun pripensigis Plato t.e. : Kiel defini la veron ? Pri tiu problemo, la filozofo kaj profesoro al la Collège de France, Jacques Bouveresse[12] verkis almenaŭ sep libroj por kompreni la rilaton inter la serĉado de la faktoj kaj la vero/pensado : li verkis tion ĉi : « Grandaparte, la filozofia verkaĵo de nia tempo estas teoria pravigo ol pli malpli nekonscia de rezigno kaj demisio. »[13] Demisio vidalvide la realo el kiu la scienco ĉerpas observojn kaj teoriojn ; rezigno vidalvide la Racio mem kaj la vero.



[1] Kebekianoj estas la dua popolo en la mondo, post Francio, kiu naskiĝas en la franca lingvo.

[2] El la sekto de Raël.

[3] Serres, Michel, L’Incandescent , Parizo, Editions Le Pommier, 2003.

[4]L’Incandescent , p. 253.

[5] El la angla : Government Issue t.e. provizado de ŝtato…

[6] No 205 (2003).

[7] La propono de Dr Albault estas tio ĉi : la NHA (Nova Help-Alfabeto) : J anstataŭigas Ĝ; Y anstataŭigas J; ZH kaj KH anstataŭigas Ĵ kaj Ĥ; SH anstataŭigas Ŝ; CH anstataŭigas Ĉ kaj fine AŬ estas AU. Aliaj libroj pri NHA : Albault, André, Elementa radiko lau nova ortografio (2002), kaj Albault/Doublet, TRI pri la TRIA, averto al ĉiuj prudentaj E-istoj pri la NHA.

[8] Vidu tiujn paĝojn (NHA) : www.er.uqam.ca/nobel/k33440/premier.html.

[9] Kiel Alexis de Tocqueville (1805-1859), Lévy volas kolekti siajn impresojn kaj rimarkojn pri Usono. Alexis de Tocqueville estis la franca historiisto kiu verkis De la démocratie en Amérique (1835/1840). Laŭ Keilor, Lévy moraligadas kaj supraĵe « filozofas » aŭ filozofaĉas.

[10] “As always with French writers, Lévy is short on the facts, long on conclusion”: NYT Sunday Book Review, Januaro 29, 2006.

[11] El « sofistoj », la nigrabesto de Platono…

[12] Le philosophe chez les autophages (Minuit, 1984) ; Rationalité et cynisme (Minuit, 1985) ; Prodiges et vertiges de l’analogie, De l’abus des belles-lettres dans la pensée : à propos de l’affaire Sokal et de ses suites (Raison d’agir Edition, 1999) ; Essais IV, Pourquoi pas des philosophes ? ( Agone, 2004) ; Bourdieu, savant et politique (Agone, 2003) ; Essais II, L’époque, la mode, la morale, la satire (Agone, 2001) ; Schmock ou le Triomphe du journalisme, La grande bataille de Karl Krauss (Seuil, 2001)

[13] Essais IV, Pourquoi pas des philosophes ?, Marseille (Marsejlo), Agone, 2004, p.65.